10 Comments
User's avatar
larmaro's avatar

Tre tre interesa interparolo! Eble eĉ mia plej ŝatata ĝis nun.

Lastatempe vi vere dorlotas nin per novaj epizodoj!

Expand full comment
Rafa Nogueras's avatar

Dankon pro la afablaj vortoj!

Eble ni dorlotas vin nun ĉar ni tiom maldorlotis vin ĉiujn dum la pasintaj monatoj, ha ha.

Sed ne zorgu: la dorlotado daŭros dum la venontaj semajnoj. ;-)

Expand full comment
Lejkos's avatar

Belega epizodo! Eble unu de la plej interesaj sakstratoj ĝis nun:

Skribmaŝinoj, la centra oficejo, sekso kaj egaleco, ktp. Brila!

Mi ŝatas uzi kaj "ujo" kaj "io" por ke Esperanto estu ankaŭ malkohera kiel ĉiuj aliaj lingvoj.

Saluton el Germanio kaj Rumanujo!

Expand full comment
Usone Persone's avatar

Dankon kara! Kiam mi reaŭskultis la sakstraton pri skribmaŝinoj, mi trovis ĝin daŭre interesa. Mi ĝojas, ke plaĉis al vi ĉi-epizodo! - Brandono

Expand full comment
Stela BM's avatar

Unu el la plej bonaj, se ne la plej bona intervjuo ĝis nun! Mi tre ĝuis tiun ĉi epizodon. Dankon! Daŭrigu la bonan laboron! 😊

Expand full comment
Brandon Esperanto's avatar

Dankon kara! Ankaŭ mi, reaŭskultante ĝin, trovis la enhavon ege interesa! Mi ĝojas, ke plaĉis al vi!

Expand full comment
ChuS 水's avatar

UP: "Ni estas UJista podkasto"

Chus: *Malŝaltas la podkastilon. Ĵetas la orelparolilojn. Malabonas UPon*

Ne. Estas ŝerco.

Sed mi neniam konsideris tiom da apogo al tiu opcio (nek al la Iisma versio sed mi ne spektis tiom da por la unua).

Bona epizodo. Dankegon kaj daŭru tiel.

Expand full comment
Brandon Esperanto's avatar

Haha, dankon. Ni devas elekti almenaŭ iujn harojn por fendi! Se vi scias pri tre "Iisma" vidpunkto, estus interese legi tion kaj ni eventuale povus prikomenti.

Expand full comment
Alekso Miller's avatar

Tre interesa epizodo. Mi neniam antaŭe pensis pri la samtempaj sed malsamaj internaciaj vidpunktoj kaj defioj de feminismo tra la mondo sed kompreneble en Esperantujo ni trovus diskutojn pri tio.

Mi nun volas epizodon en kiu vi tri (eble kun gastoj) prezentos la teatraĵon pri la perdita pupo! La internacia premiero de tiu grava verko okazu ĉi tie en Usone Persone!

Expand full comment
Rafa Nogueras's avatar

Ha ha, tio postulos tamen kelkajn paŝojn.

Unua paŝo: konvinki Annan retrovi tiun unuan ŝian verkon.

Dua paŝo: sufiĉe ebriigi nin tri por ke ni konsentu aktori kaj prezenti ĝin.

Tria paŝo: profiti! ;-)

Expand full comment