Venas la temp' uzi bitĉi - mia elekto pri ortografio. Sed mi eĉ pli ŝatis "la plej malbona ŝimo je la fundo de barelo", mi tuj volas sekvan epizodon. 😆
Antaŭ kelkaj jaroj mi verkis artikolon por Libera Folio, pledante por la forlaso de la vorto 'kabei' en tiu senco. Kaj mi notis ke la verbon oni uzas plejofte en os-tempo. Vi povas legi la tekston, kiun mi plu konsideras valida, tie ĉi : http://delbarrio.eu/kabei.htm. Eble ĝi povas iel montri alian alrigardo al via demando
Ha, tre interese, Toño, dankon pro la diskonigo. Mi konsentas, ke se la termino "kriĉji" enuziĝus, pli malmulte da homoj tiom vantus aŭ fierus pri sia "kriĉjiĝo"! :-D
Mi menciu, ke tiu gajninto de INK pri kiu mi tiom laŭde parolis estas fakte la gajninto de la DUA premio. Mi estis tiel certa, ke tiu gajnis la unuan premion, ke mi eĉ ne sentis la bezonon kontroli la vicordon de la gajnintoj! (Kompreneble la ĵurianoj havis malsimilan opinion ol mi!)

Ni kredeble komplezos vin post nelonge. ;-)
Antaŭ kelkaj jaroj mi verkis artikolon por Libera Folio, pledante por la forlaso de la vorto 'kabei' en tiu senco. Kaj mi notis ke la verbon oni uzas plejofte en os-tempo. Vi povas legi la tekston, kiun mi plu konsideras valida, tie ĉi : http://delbarrio.eu/kabei.htm. Eble ĝi povas iel montri alian alrigardo al via demando
(Toño)
Tre interesa artikolo, dankon ke vi dividis ĝin. Jes, mi pensas, ke ni opinias tre simile. Kabe meritas pli.
Mi trovis la jenan frazon tre pensiga kaj bele vortumita: "Se ili ne kapablis zamenhofi, almenaŭ ili kabeis."
Mi imagas ĝin nun sur ies tomboŝtono: "li ne kapablis zamenhofi, sed almenaŭ li kabeis."
Nu, MI certe neniam zamenhofis aŭ zamenhofos... ni vidos, tamen, ĉu mi iam kabeos (aŭ kriĉjos)! :-D
Mi celis "kabei" en pli metafora senco ;)