Por epizodo 3.9, la Usonaj Personoj diskutas la Vojon de Sankta Jakobo / la Jakobvojon (hispane: "El Camino de Santiago”, portugale: “O Caminho de São Tiago”), laŭ kiu Brandono pilgrimis pli frue dum la jaro. Hanso klarigas la historion kaj la religiajn signifojn, kaj Brandono rakontas pri siaj spertoj, surprizoj, kaj sopiroj.
Plej grave: ĉu Brandonon plene indulgis la eklezio? Aŭskultu por eltrovi!
Ligiloj
Blogeroj de Brandono pri la Jakobvojo: Parto 1 kaj Parto 2
Subtenantoj
Dankon al Matt Brooks kaj Philip David Morgan pro ilia subteno!
Share this post